deutsch Esperanto |
(IAU = Internacia Astronomia Unio) Laŭ tiu nova difino ni havas nun ok planedojn, kaj malrapide grandiĝantan nombron de nanplanedoj. La nova difino por planedoj tekstas angle:
La unua kondiĉo similas al tiu, kiun oni supozis kondiĉon por planedoj jam antaŭe. La dua kondiĉo signifas, ke planedo bezonas certan minimuman mason por posedi sufiĉe da graviton por "sferiĝi" mem. Ne temas pri vera sfero, sed pere de la difino de la "hidrostatika ekvilibro" la korpo povas ankaŭ esti ellipsoidiĝinta, konsidere la gravitajn kaj rotaciajn fortojn, kiuj efikis sur ĝi. La tria kondiĉo signifas, ke ĉiela korpo eblas esti nomiĝata planedo nur se ĝi sukcesis elimini en sia "orbita najbareco" ĉiujn konkurintajn ĉielajn korpojn, kaj estas preskaŭ sola. Korpoj gravite dominataj de la planedo kiel lunoj kaj aliaj satelitoj kiel ekzemple trojanoj kaj hufferaj satelitoj ne estas konkurantaj ĉielaj korpoj, kaj ne kontas.
Ĉiela korpo, kiu plenumas la unuajn du kondiĉojn por esti planedo, sed ne plenumas la trian kondiĉon, kaj ne estas luno, nun nomiĝas "nanplanedo" laŭ la difino de la IAU. La unuaj tri oficialaj nanplanedoj jam decidiĝis: unu estas Cereso, kiu kun sia diametro de proksimume 950 km estas la plej granda membro de la asteroida zono, alia estas Plutono, kiu ne plu havas planedan statuson, kaj la tria estas Eriso, la plej granda de la transneptunaj objektoj konataj ĝis nun.
Laŭ la IAU la plimulton de la asteroidoj, transneptunaj objektoj kaj kometoj estas sunsistemkorpetoj, sed intertempe ne estas klare, kiuj objektoj estas ekskludataj per "except satellites orbiting the Sun" - laŭvorte tio estus do ĉiuj ??? | |||
La nova difino por plutoidoj tekstas angle:
Tio signifas ke ĉiu transneptuna nanplanedo estas samtempe plutoido. Tio validas ankaŭ por Pluto kaj Eriso. Suplemente la IAU decidis ke ĉiu nove eltrovita objekto plihela ol H=1,0 (absoluta lumeco) estos klasifikata tuje kiel plutoido kaj konsekvence ankaŭ kiel nanplanedo, kaj ricevos oficialan nomon per la IAU WGPSN kaj la IAU CSBN grupoj. Se postaj reserĉoj malkovras ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanplanedo, ĝi retenos sian nomon, sed estos nove klasifikata. |
Lingvo: deutsch Esperanto , al mia hejmpaĝo |