deutsch English Esperanto    
  Vera "Japano" en Germanujo - Toyota GAIA  
La "plej rara seria aŭtomobilo" en Germanio



Mia "Toyota GAIA", en Japanio disvastiĝinta tipo de aŭtomobilo,
ĉi-fote ankoraŭ en Japanio kun la numerplato "Noda 500, ro 5-96"
Toyota GAIA, perlblanka, produktita je 2001, ĝis 2003 unu el proks. 150000 GAIA-j en Japanio, ekde 2004 la ununura de sia tipo en Germanio

post 2-monata marvojaĝo je printempo 2004 finfine alveno en Suda Germanio nun kun modifigitaj lumĵetiloj kaj germanaj numerplatoj

 Toyota GAIA LNS (GF-SXM15G-BPSEK, modelo 2000, ekipa varianto "Limited Navi Special"), perlblanka, konstrua jaro 2001
Tekniko:

2000 cc, 99kW / 135 ĉevalpovoj, kvartakta 4-cilindra benzina motoro kun 16 valvoj kaj regulita katalizilo, TCCS, aŭtomata transmisiilo kun 4 rapidumoj kun regstango ĉe la stirrado, fronta movigo, ŝaltebla komputilregulita kvarrad-movigo (4WD ATC = angle: "Active Torque Control"), stirrado dekstre, antaŭe diskbremsoj, malantaŭe tamburbremsoj, ABS, aersakoj, 4 pordoj kun integrataj laŭtparoliloj kaj elektraj fenestromoviloj, granda pobklapo, por 6 personoj, ses aparte alĝusteblaj seĝoj, ĉiuj kun tripunkta balteo de sekurigo, alĝustebla kap-apogilo kaj trinkaĵ-apogilo, la seĝoj estas en 2-2-2-aranĝo - tiel oni povas kliniĝante trairi de antaŭe ĝis malantaŭe tra la libera mezo (kontraŭe al tio la plej multaj GAIA-j estas 7-sidlokaj en 2-3-2-aranĝo, kie la larĝaj seĝoj de la dua sidvico kontaktas kune kaj malebligas la trapaso), klimatizilo, plie poba malvarmigilo (angle: "Rear-Cooler") por la tria sidvico, radiotelefunkciiga centra riglilo, kontraŭnebulaj lumĵetiloj, 4 postlumoj, ĉiuj antenoj estas integrita en la malantaŭaj fenestrovitroj, ambaŭ retrospeguloj elektre alĝusteblaj kaj elektre klapeblaj.
Longo 4620mm, larĝo (sen retrospeguloj) 1695mm, alto 1665mm (modelo sen tegmenta balustrado), propra pezo 1500kg, maksimuma rapido: 180 km/h (aktiva limigilo)

Ekstraĵoj:enmuntita per la produktanto: meze en la instrumenta panelo integrita kolora ekrano, posta kamerao (retroveturi-asisto), stereofonia sistemo kun 6-obla kompaktdisk-ŝanĝilo, naviga sistemo kun "VICS" kaj voĉa navigado (bedaŭrinde funkcias nur en Japanio),
enmuntita per la komercisto: ene lumantaj numerplatoj fronte kaj malantaŭe kun cifroj el verda vitro (ili estis substituata en Germanio per normalaj numerplatoj), ultrasonaj sensoroj ĉe ĉ:iuj kvar anguloj (parki-asisto),
la maldekstra fronta seĝo estas substituita per elektra lev-seĝo de Toyota por handikapuloj (ĝis 100 kg korpopezo),
speciale modifigita por Germanio: frontaj lumĵetiloj adaptitaj por dekstraflanka trafiko (vidu suprajn fotojn),
kontraŭnebula postlumo, maldekstre antaŭa kamerao (preterpasi-asisto por dekstraflanka trafiko)


la meza konzolo kaj parto de la ŝoforejo

vido tra la malfermita pobklapo

Ĝeneralaj informoj pri tiu serio de aŭtomobiloj:

La modelo GAIA estis produktata per Toyota ekde majo 1998 ĝis septembro 2004 (entute 154572 veturiloj). Ĝi estis modela variantoj kun 2,2-litro-dizelmotoro aŭ 2,0-litro-benzinmotoro, kun fronta movigo kune kun aŭ sen ŝaltebla kvarrada movigo (AWD "ATC"), kun fermita tegmento aŭ kun unu aŭ du transparentaj ŝoveblaj tegmentoj, kun aŭ sen tegmenta balustrado, kun aŭ sen kolor-ekrano integrita meze en la instrumenta panelo, kun aŭ sen posta kamerao, kun aŭ sen naviga sistemo de Toyota (tiu sistemo uzis kompaktan diskon ĝis mia modelo aĉetita marton 2001, kaj ekde aprilo 2001 uzis DVD-on). Haveblas la modelo GAIA en diversaj koloroj, precipe en perlblanka, ĉampano-ora, arĝent-metala, vinruĝa, malhela verda, turkisa, kaj nigra.

La formo de la karoserio estas same por ĉiuj GAIA-j, sed po modela jaro ekzistas malgrandaj modifigoj ĉe la lumoj kaj ĉe la radiatorkrado. Ekde 2002 la meza bremslumo iĝis integrata en la tegmenta spoilero kiel LED-ĉeno, antaŭe ĝi estis normala lumo en la malantaŭa fenestro. Pro tio ke la seĝoj estas daŭre enmuntitaj, jam ĉe la aĉeto oni devis elekti aŭ la 6-sidan aŭ la 7-sidan ekipan varianton. La du seĝoj de la tria sidvico estas uzeblaj ankaŭ per plenkreskuloj kun staturo de iomete pli ol 180cm, ĉar ekzistas sufiĉe da kapospaco, kaj ankaŭ la kap-apogiloj kaj la dors-apogiloj estas aparte alĝusteblaj. Krome ĉiuj dorsapogiloj klapeblas ankaŭ antaŭen por pligrandigi la pakaĵspacon.

La variantoj de GAIA kun "SXM10G" en la tipa numero havas nur frontan movigon, la variantoj kun "SXM15G" kontraŭe havas frontan movigon kun ŝalteblan kvarradan movigon (kiel la mia). Kiam tiu kvarrada movigo nomita "aktiva turnmomanta kontrolo" (angle: "Active Torque Control") estas aktiva, komputilo kalkulas kontinue la ABS-impulsoj de la radoj por kontroli la rapidecojn de ĉiuj radoj, kaj nur kiam la komputilo dekovras rapidecan malsamecon inter la frontaj kaj pobaj radoj, la elektromagneta kluĉo en la kardanŝafto aktiviĝas por movigi ankaŭ la poban diferencialon kaj la pobajn radojn.

Paralele al modelo GAIA en Japanio ekzistas la fratina modelserio "Ipsum" (prononcu "ipsam"). En tiu serio jam du grandaj modelŝanĝoj okazis, tiel ke oni nun distingeblas inter tri diferaj Ipsum-oj (la modeloj kun la 2.4-litro-motoro nomiĝas ankaŭ "Ipsum 240 serio"):

Modelo/JapanioMotorvariantoj Lo.xLa.xAlto mm Eksporta variantoRilato al GAIA
Ipsum
(1996-2001)
2WD / 4WD*
2000cc (benz.)
2200cc (dizelo)
4530x1695x1620 Picnic
sama aspekto,
motoroj kiel en Japanio
optike malsama al la GAIA, sed la sama ĉasio, la samaj
motoroj kaj transmisiiloj kiel la GAIA. La Ipsum estas 9 cm
malplilonga, sed sama distanco inter la aksoj kiel la GAIA.
IPSUM
(2001-2007)
2WD / 4WD*
2400cc (benz.)
(dizelo: ne)
4670x1760x1660 Avensis Verso
preskaŭ samaspekta,
nur 2000cc (benz./diz.)
optike malsama al la GAIA, kaj interne multaj diferencetoj,
ekz. la 3-a seĝovico estas alie konstruita. Nur la motoroj
de la eksporta versiono kongruas ankoraŭ al la GAIA.
IPSUM
(2007-jetzt)
2WD / 4WD*
2400cc (benz.)
(dizelo: ne)
4690x1760x1660
??
 
optike iomete grandigita nova eldono de la GAIA,
precipe okulfrapas la GAIA-simila interno. Nur la ekstera
malantaŭo memorigas ankoraŭ al la "Avensis Verso".
Komparu: GAIA (1998-2004) 2WD / 4WD*: 4620x1695x1640 mm
*: la 4-rad-movigaj modeloj de GAIA kaj Ipsum estas ĉirkaŭ 15mm plialtaj

La modelo GAIA estis rigardata kiel nemultekosta (multon da aŭtomobilo por la mono), grandspaca, facile konduktebla, kaj kun bona superrigardo por la konduktanto. Ĝi estis ŝatata kiel "hejmmastrina" respektive "familia" aŭtomobilo. Alie ol Ipsum/Picnic, la Toyota GAIA estis vendata ekskluzive en Japanio, sed per eksportaj firmaoj certa amaso da GAIA ankaŭ fluis en aliajn landojn kun maldekstraflanka trafiko kiel ekzemple al Nov-Zelando. Precipe import-aktivaj estis evidente ankaŭ rusaj firmaoj, kion oni povas vidi pere la multnombraj ofertoj pri uzitaj aŭtoj en la Interreto - malgraŭ la dekstraflanka trafiko en Rusio.

Ĉar pli verŝajne novaj ol malnovaj modeloj estas eksportotaj, mia GAIA verŝajne restos la ununura GAIA en Germanio, kaj verŝajne ankaŭ la ununura GAIA kun dekstraflank-trafikaj lumĵetiloj entute ...

AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

al paĝo pri la elektra lev-seĝo de Toyota por handikapuloj
Lingvo:   deutsch English Esperanto ,   al mia hobia portalo
© 2005-2006 Elmar Dünßer [Djunser], Germanio