deutsch English Esperanto    

Ne-oficiala amator-retejo

Specialaj terminoj en tiu retejo

Atentigo pri KiB, MiB, GiB
En tiu retejo uziĝas la novaj IEEE/IEC-mallongigoj por la duale bazataj unuoj:
ĉi-tie mi ne parolas plu pri KB ("kilobajto") kaj MB ("megabajto"), sed pri KiB ("kibibajto") kaj MiB ("mebibajto"), por distingi ilin klare de la
pure decimale bazataj unuoj. Mi bonvenigas tiun iniciativon malmultigi la eblecojn de miskomprenoj.
Duale bazataj unuoj:   Decimale bazataj unuoj:
KiB (kibibajto)210 bajtoj = 1.024 bajtoj > KB (kilobajto)103 bajtoj = 1.000 bajtoj
MiB (mebibajto)220 bajtoj = 1.024 KiB = 1.048.578 bajtoj > MB (megabajto)106 bajtoj = 1.000 KB = 1.000.000 bajtoj
GiB (gibibajto)230 bajtoj = 1.024 MiB = 1.048.578 KiB = 1.073.741.824 bajtoj > GB (gigabajto)109 bajtoj = 1.000 MB = 1.000.000.000 bajtoj


Atentigo pri PK
La mallongigo "PK" uziĝas ĉi-tie kiel ĝenerala mallongigo de "persona komputilo" kun emfazo sur "persona", kaj ne signifas aŭtomate la simile nomata
produkto de IBM. Mi ne rigardas la kutime konsiderinde multekostajn komputilojn specialigitajn por Unix (ofte nomata "laborstacio") kiel "PK",
kvankam ekde la apero de Linux tiu distingo iĝis dubinda.


Atentigo pri "kompatibila"
La vorto "kompatibila" en tiu retejo inkluzivas la originalon, ĉar ankaŭ la originalo estas "kompatibila" kun si mem.



AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

al la Sinoptiko pri PK-familioj         al la Programeblaj poŝkomputiloj         al la Virtuala Komputil-Muzeo
© 2005-2006 Elmar Dünßer [Djunser], Germanio