deutsch
English
Esperanto
|

La mondo de la privata komputado komencis 1974 kun la programeblaj poŝkomputiloj de usonaj firmaoj -
antaŭe nur grandaj komputiloj estis ekzistinta, nepageblaj per ordinara homo ...
Jen kelkaj eksterordinaraj usonaj modeloj de tia tempo (la listo estas kompreneble nekompleta !):
| ekde | bildo | modelo (ekrano) |
RAM + ROM | RAM parto por programoj + por datumoj |
registroj (= variabloj) | ekstera datumportilo |
| 1974 | ![]() |
Hewlett Packard HP-65 (15 ciferoj 8-segmentaj) |
0.2 KiB RAM + ? KiB ROM | 100 bajtoj + 63 bajtoj |
9 registroj "1"-"9" po 7 bajtoj en la datummemoro | magneta karto |
| 1975 | ![]() |
Texas Instruments SR-52 (12 ciferoj 8-segmentaj) | 0.5 KiB RAM +? KiB ROM |
224 bajtoj + 176 bajtoj | 22 registroj "01"-"19", "99", "98" po 8 bajtoj en la datummemoro, plus maksimume 28 pluaj registroj "97"-"70", kiuj forprenas parton de la programmemoro | magneta karto |
| 1976 | ![]() |
Hewlett Packard HP-67 (14 ciferoj 8-segmentaj) | 0.5 KiB RAM + ? KiB ROM |
224 bajtoj + 182 bajtoj | 26 registroj "A"-"Z" po 7 bajtoj en la datummemoro | magneta karto |
| 1977 | ![]() |
Texas Instruments TI-58 (12 ciferoj 8-segmentaj) |
0.5 KiB RAM + ? KiB ROM (opt. + 5 KiB) | 480 bajtoj + 0 bajtoj |
maks. 60 registroj po 8 bajtoj, la registroj po 10 forprenas parton de la programmemoro | - |
| 1977 | ![]() |
Texas Instruments TI-59 (12 ciferoj 8-segmentaj) |
1 KiB RAM + ? KiB ROM (opt. + 5 KiB) | 960 bajtoj + 0 bajtoj |
maks. 100 registroj po 8 bajtoj, la registroj po 10 forprenas parton de la programmemoro (en kazo de 100 registroj restas ankoraŭ 160 bajtoj por la programo) |
magneta karto |
Ĉirkaŭ 1978 la malmultan energion konsumantaj KMOS-memoro-ĉipoj
(KMOS signifas "komplementa metal-oksida semikonduktanto", "CMOS" en la angla) disvastiĝis, kaj la
produktantoj de la poŝkomputiloj tuj poste fabrikis modelojn kun baterie protektata, persista (= ne-volatila) memoro,
kiuj ne forgesis la kontenuton de sia memoro dum esti malŝaltita.
Depende de la produktanto tia propreco estis nomata "Constant Memory" (konstanta memoro), "Continuous Memory" (kontinua memoro),
"Static Memory" (statika memoro), aŭ simila.
Jen kelkaj eksterordinaraj modeloj de tia tempo kun ne-volatila memoro
(tiu listo estas precipe nekompleta, ĉar tiutempe ekzistis "sennombraj" klavofrapo-programeblaj modeloj !):
| ekde | bildo | modelo (ekrano) |
RAM + ROM | RAM parto por programoj + por datumoj |
registroj (= variabloj) | laŭvola ekstera datumportilo |
| 1979 | ![]() |
Texas Instruments TI-58C (12 ciferoj 8-segmentaj) |
0.5 KiB RAM + ? KiB ROM | 480 bajtoj + 0 bajtoj |
ĝis 60 registroj, la registroj po 10 forprenas parton de la programmemoro | - |
| 1979 | ![]() |
Hewlett Packard HP-41C (12 karaktroj) |
0.5 KiB RAM (maks. 2.5 KiB) + 12 KiB ROM | 441 bajtoj + 0 bajtoj |
ĝis 63 (maksimume 319) registroj, la registroj po 1 forprenas parton de la programmemoro |
magneta karto |
| 1981 | ![]() |
Hewlett Packard HP-41CV (12 karaktroj) |
2.5 KiB RAM, (maks. 6.5 KiB) + 12 KiB ROM | 2233 bajtoj + 0 bajtoj |
ĝis 319 (maksimume 922) registroj, la registroj po 1 forprenas parton de la programmemoro |
magneta karto |
| 1981 | ![]() |
Casio fx-602p (11 karaktroj + 3 ciferoj) |
0.8 KiB RAM, + ? KiB ROM | 512 bajtoj + 224 bajtoj |
22+6 registroj po 8 bajtoj en la datummemoro, plus 60 pluaj registroj, kiuj po 1 forprenas parton de la programmemoro | sonbendo |
| 1983 | ![]() |
Hewlett Packard HP-41CX (12 karaktroj) |
3.5 KiB RAM, (maks. 6.5 KiB) + 24 KiB ROM | 2233+889 bajtoj + 0 bajtoj |
ĝis 319+127 (maks. 922) registroj, la registroj po 1 forprenas parton de la programmemoro | magneta karto |
Tiutempe memoro por unu glitkoma nombro nomiĝis "registro", kaj unu registro estis ĉe Hewlett-Packard
7 bajtoj, sed ĉe Texas Instruments, Sharp kaj Casio estis normale 8 bajtoj.
Se la HP-41C (1979) volis memori literojn en unu de siaj registroj, maksimume 6 literoj trovis spacon
(unu bajto servas por la interna longec-indiko), kontraŭe ekzemple ĉe la
Sharp PC-1211 (1980) 7 literoj trovis spacon.
Je 1980, unu jaro post la prezentado de la Hewlett-Packard HP-41C, tuj aperis japanaj firmaoj kun novmaniera
aparata koncepto:
| ekde | bildo | modelo (ekrano) |
RAM + ROM | RAM parto por programoj + por datumoj |
registroj (= variabloj) | laŭvola ekstera datumportilo |
| 1980 | ![]() |
Sharp PC-1210 (24 karaktroj) |
0.8 KiB RAM + ? KiB ROM | 400 bajtoj (Baziko) + 208 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z = A$-Z$ = A(1)-A(26) po 8 bajtoj en "dat", A(27)-A(76) forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1980 | ![]() |
Sharp PC-1211 (24 karaktroj) |
1.8 KiB RAM + ? KiB ROM | 1424 bajtoj (Baziko) + 208 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z = A$-Z$ = A(1)-A(26) po 8 bajtoj en "dat", A(27)-A(204) forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1981 | ![]() |
Casio FX-702P (20 karaktroj) |
2 KiB RAM (plilarĝigebla**) + ? KiB ROM | 1680 bajtoj (Baziko) + 208 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z = A$-Z$ po 8 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1981 | ![]() |
Sharp PC-1500 (150 x 7 bilderoj) |
3.5 KiB RAM (maks. 19.5 KiB) + 16 KiB ROM | 1850 bajtoj (Baziko) + 624 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z po 8, kaj 26 variabloj A$-Z$ po 16 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1983 | ![]() |
Sharp PC-1500A (150 x 7 bilderoj) |
8.5 KiB RAM (maks. 24.5 KiB) + 16 KiB ROM | 5946 bajtoj (Baziko) + 624 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z po 8, kaj 26 variabloj A$-Z$ po 16 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1983 | ![]() |
Sharp PC-1245 (16 karaktroj) |
2.2 KiB RAM + 24 KiB ROM | 1486 bajtoj (Baziko) + 208 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z po 8 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1983 | ![]() |
Casio PB-700 (160 x 32 bilderoj) |
4 KiB RAM (maks. 16 KiB) + 25 KiB ROM | 2864 bajtoj (Baziko) + 208 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z = A$-Z$ po 8 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1984 | ![]() |
Sharp PC-1350 (150 x 32 bilderoj) |
5 KiB RAM (maks. 21 KiB) + 40 KiB ROM | 3070 bajtoj (Baziko) + 208 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z = A$-Z$ = A(1)-A(26) po 8 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1986 | ![]() |
Casio FX-850P (32 x 2 karaktroj) |
8 KiB RAM (maks. 40 KiB) + 128 KiB ROM | 1536 bajtoj (Baziko) + 3536 bajtoj * (lab) |
variabloj enestas en "lab", RAM-dosieroj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo |
| 1986 | ![]() |
Sharp PC-1600 (156 x 32 bilderoj) |
16 KiB RAM (maks. 80 KiB) + 96 KiB ROM | 12090 bajtoj (Baziko) + 624 bajtoj (dat) |
26 variabloj A-Z po 8, kaj 26 variabloj A$-Z$ po 16 bajtoj en "dat", pluaj variabloj forprenas Baziko-memorparton |
sonbendo, 2.5"-diskedo kun 2×64KiB |
| 1989 | ![]() |
Casio PB-2000C (192 x 32 bilderoj) |
32 KiB RAM (maks. 64 KiB) + 96 KiB ROM | 20992 bajtoj (C) + 1024 bajtoj* (lab) + 4095 bajtoj* (dos) |
variabloj enestas en "lab", RAM-dosieroj en "dos", pluaj variabloj aŭ dosieroj forprenas C-memorparton |
sonbendo, 3.5"-diskedo kun 360 KiB |
| La 16-bit-erao de la poŝkomputiloj komencas: la sekvantaj modeloj havas CP-on 80L188EB (Intel 80186-kompatibila) | ||||||
| 1991 | ![]() |
Casio Z-1 (192 x 32 bilderoj) |
32 KiB RAM (maks. 64 KiB) + 96 KiB ROM ? | 18412 bajtoj (C, Baziko) + 6144 bajtoj* (lab) |
variabloj enestas en "lab", RAM-dosieroj forprenas Baziko-memorparton |
3.5"-diskedo kun 640/720/ 1232 KiB |
| 1991 | ![]() |
Casio FX-890P (192 x 32 bilderoj) |
64 KiB RAM (maks. 96 KiB) + 96 KiB ROM ? | 51180 bajtoj (C, Baziko) + 6144 bajtoj* (lab) |
variabloj enestas en "lab", RAM-dosieroj forprenas Baziko-memorparton |
3.5"-diskedo kun 640/720/ 1232 KiB |
Multaj oldaj komputiloj paliĝas en nia memoro (kaj mi jam legis kelkspecajn nekorektajn informojn pri ili en la Interreto), sed la ĉarmon de multaj de la supre menciitaj komputiloj mi ne forgesis ĝis nun - ili posedis baterie protektatan memoron, kiu ne forgesis nenion kiam malŝaltita, kaj operacian sistemon, kiu estis senfuŝigita jam antaŭ la vendo, kaj pro tio ĝi povis esti enmetita en ROM: oni povis simple malŝalti la komputilon kaj ĝi estis malŝaltita, kaj kiam oni ŝaltis ĝin, ĝi tuj reaktivigis - ekzakte en la sama loko kiel antaŭ la malŝalto ! Estas malgajiga, ke nun ni devas barakti kontraŭ malrapide startantaj tekkomputiloj, kaj eĉ la modernaj manporteblaj komputiloj "PDA" (= persona datuma asistanto) kun "Poŝa Vindozo" - la modernaj sekvantoj de la poŝkomputiloj - bezonas iometon da tempo por starti ...

| Lingvo: |
deutsch
English
Esperanto ,
al mia hobia portalo
|