deutsch
English
Esperanto
|

en la Unikodo
Je la jaro 1998 ekfrapis mian atenton, ke en la komputila kodo UNIKODO "uzebla por ĉiuj lingvoj kaj skriboj"
ja multaj historiaj simboloj estis difinataj, sed ne la germana Penca Simbolo ( ),
kiu estis uzata in Germanio ekde la 15-a jarcento minimume ĝis 1975 !Dum la Kvindekaj Jaroj mi ankoraŭ lernis tian simbolon en la lernejo, ĝi ne malaperis de la preztabuloj en la "bazaro de viktualioj" en Munkeno ĝis la fino de la Sepdekaj Jaroj: = 5 pecoj por 20 pencojPro tio je 1998 mi skribis proponon al Unikoda Konsorcio por akcepto de tiu simbolo, kaj mia propono estis akceptata. La germana Penca Simbolo ("German Penny Symbol") ricevis la kodon U+20B0, kaj troviĝos en futuraj literfontoj. Poste aldonita: nun kelkaj vidiloj jam povas montri tiun simbolon, se oni uzas ₰ aŭ ₰ en HTML (TESTO: ₰, ₰). |
| malnova formo: (vidu ankaŭ sube la ekzemplon [8]) |
kune kun presita fraktura skribo kaj kun Sütterlin-manskribo: (dekstre mi indikas la bazan linion per verda koloro) tiu formo de la simbolo estis skribata ofte - sed ne ĉiam - kun sekvanta punkto |
![]() |
| moderna formo: (vidu ankaŭ sube la ekzemplon [17]) |
kune kun presita kaj manskribita latina skribo: (dekstre mi indikas la bazan linion per verda koloro) tiu formo de la simbolo estis skribata ĉiam sen punkto |
![]() |
|
La Penca Simbolo ĉiam staras kun sia maldekstra parto (la ena "d") sur la baza linio,
sed la dekstra vosto normale formas suben descendantan parton. La ascendanta parto de la Penca Simbolo estas same alta kiel majusklo aŭ iomete malpli alta. Vidu ankaŭ la escepton en la klarigo de ekzemplo [22] (sube). |
por modernaj latinaj literfontoj.Je la 15-a jarcento: | |||
| [01]: | lignoskulptita (suba simbolo)(ligna kalkul-tabulo, Basel/Svisio) |
jam tiu arkaika formo
estas "d" + vosto ![]() de la volumo II "Zahlschrift und Rechnen" (Nombroskribo kaj Kalkulo), paĝo 154, en la libro "Zahlwort und Ziffer" (Nombrovortoj kaj Ciferoj), K. Menninger, eldonejo Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen/Germanio 1958, 1979 (3-a eldono) la supra simbolo prezentas germanan esceton (ß), kiu tiam servis kiel simbolo por "Ŝilingo" | |
| [02]: | manskribita(manskribo de 1426, Straubing/Bavario) |
= "xviiij "
= 19 pencojpor komparo, normala "d" en "lannd": ![]() de paĝo 51 en la libreto "Unsere Schrift" (Nia Skribo), eldonejo Degener & Co., Neustadt/Aisch en Germanio 1961 | |
Je la 16-a jarcento: | |||
| [03]: | manskribita(manskribo de 1572, Reichenbach/Bavario) |
= "25 ½ " = 25,5 pencojankaŭ ĉi-tie la Penca Simbolo distingiĝas de la normala "d" per la alpendigita vosto de paĝo 95 en la libreto "Unsere Schrift" (Nia Skribo), eldonejo Degener & Co., Neustadt/Aisch en Germanio 1961 | |
Je la 19-a jarcento: | |||
| [04]: | ![]() |
la Penca Simbolo en la priskribo de la 1880 en Novjorko por Germanio produktita indikil-skribmaŝino "Hall" (por latina skribo) por komparo la normala "d" sur tiu sama maŝino:
| |
| [08]: | ! |
la Penca Simbolo en anonco en fraktura skribo en la "Mindelheimer Zeitung" (Gazeto de Mindelheim) je la jaro 1896 | |
| [10]: | ![]() |
la Penca Simbolo sur la klavaro de la skribmaŝino "The Chicago" 1898, Usono (por latina skribo) (produktita por la eksporto al Germanio) | |
Je la 20-a jarcento: | |||
| [11]: | ![]() originala foto kontrast-intensigita foto |
la Penca Simbolo sur la klavaro de la skribmaŝino "Perko" 1912, Dresdeno/Germanio (por latina skribo) | |
| [12]: | ![]() originala foto kontrast-intensigita foto |
la Penca Simbolo sur la klavaro de la skribmaŝino "Triumph" 1918, Nurenbergo/Germanio (por latina skribo) | |
| [13]: | ![]() originala foto kontrast-intensigita foto |
das deutsche Pfennigzeichen auf der Tastatur der Schreibmaschine "Adler" 1922, Frankfurto/Germanio (por latina skribo) | |
| [15]: | ![]() originala foto kontrast-intensigita foto |
la Penca Simbolo sur la klavaro de la skribmaŝino "Underwood" 1926, Usono (por latina skribo) (produktita por la eksporto al Germanio) | |
| [16]: |
fleksitasur la manipula kampo sur la tipo-spindelo (2-a vico de supre) |
la Penca Simbolo sur la skribmaŝino "Mignon" 1930, Berlino/Germanio (por latina skribo, nur majuskloj) sur la kontrolkampo aperas la normala Penca Simbolo, sur la tipo-spindelo troviĝas - invers-flanke - varianto de la Penca Simbolo kun mallongigita descenda parto: la descenda parto mankas al maŝin-skribita simbolo, ĉar tiu aparato estis konstruita nur por la skribado de majusklaj literoj (sen descendaj partoj)! Sur la tipo-spindelo supre de la Penca Simbolo troviĝas la germana funta simbolo (pezo), kaj sube la "transverse dekliva M", la tiama germana marka simbolo (mono). | |
| [19]: | plej tipa ekzemplo |
la Penca Simbolo en anonco pri la tablojdoj "Spalt" (marka aspirino), en latina skribo en eldono de la gazeto "Ratgeber" (Konsilanto) de 1954 (tiun gazeton mi uzis tiam por lerni legi) | |
Malfruaj eraraj referencoj: | |||
| [20]: | je 1958 aŭ 1979 ?
La Penca Simbolo ĉi-tie ne-korektas, ĉar fraktura literfonto estis uzata anstataŭ latina. |
de la volumo II "Zahlschrift und Rechnen" (Nombroskribo kaj Kalkulo), paĝo 168, en la libro "Zahlwort und Ziffer" (Nombrovortoj kaj Ciferoj), K. Menninger, eldonejo Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen/Germanio 1958, 1979 (3-a eldono) Intertempe mi notis ke mi ne scias sekure, ekde kiu eldono la literfonta eraro ekzistas en la libro, ĉar mi havas nur la trian eldonon el la jaro 1979. | |
| [21]: | je la jaro 1972
La Penca Simbolo ĉi-tie ne korektas, ĉar 1. la uzita literfonto estas manskriba versio, 2. la simbolo estas iomete tro alten poziciigita. |
Kvankam en oldaj eldonoj de la germana encikolpedio "Brockhaus" la germana Penca Simbolo estas prezentita korekte, tiu litero ne estis plu disponebla je la tempo de la Eldono 1972 kaj laŭŝajne manskribita litero estis enmetita fotomekanike. | |
| [22]: | je la jaro 1992
La Penca Simbolo ĉi-tie ne korektas, ĉar 1. la uzita literfonto estas manskriba versio, 2. estas troege malgranda, 3. estas eksponenta anstataŭ en normala pozicio. |
En la "Brockhaus" de 1992 (19a eldono) la Penca Simbolo estas prezentata ankoraŭ pli misgvidante (vidu maldekstren) ! NB: Historiaj faktoj ne ŝanĝas, diference de la kvalito de la eldonoj de la enciklopedio "Brockhaus". Alie ol en la nekorekta prezentigo maldekstre la Penca Simbolo estas uzata en kontinua teksto ĉiam plengrande kaj staras kun sia maldekstra parto (la eksa "d") sur la baza linio, kaj la vosto de sia dekstra parto descendas suben. Nur se la Penca Simbolo situas direkte post emfazigita kaj tial pligrandigita nombro kiel ekz. en preza ŝildo, eblas aspekti tiele: 10 .
Tio kompareblas kun 10$ anstataŭ 10$.
| |
En la lernejo mi lernis skribi la Pencan Simbolon tiele:![]() La konvena grandeco kaj poziciigo de la Penca Simbolo videblas en ekzemplo [19] (supre) kaj ankaŭ ĉi-tie en la bildo de malnova vendaŭtomato por ornamaĵoj (ekzemplo [17] en mia originala propono): Notu la sciigo sur la aŭtomato por la uzanto ke li enmetu "2-foje 10 pencojn →" - sur la aŭtomato videblas ege kursiva varianto de la normala Penca Simbolo: ![]() en la varbteksto videblas kontraŭe la tiame oficialan mallongigon "Rpf." (= Reichspfennig) (la germana Penca Simbolo estis uzata jam longe antaŭ tiu tempo): ![]() ► la Penca Simbolo estas plengranda kaj descendas ankaŭ suben, ne estas eksponenta simbolo ! | |||

| Lingvo: |
deutsch
English
Esperanto ,
al mia hobia paĝo
|