deutsch Esperanto    

Komparu de la internaciaj eldonoj
de la mangao "Majstrodetektivo Konan"
=== Neoficiala amator-retejo ===

Diverslingvaj eldonoj de "Majstrodetektivo Konan"
Diverslingva teksta ekzemplo el "Majstrodetektivo Konan"
La nomoj de la ĉefaj personoj en pluraj lingvoj
Pliaj libroj kaj filmoj pri "Majstrodetektivo Konan", kaj artikloj

Bonvolu noti: Tio estas ne-komerca amator-retejo.
La kopirajto por "Majstrodetektivo Konan", kaj por la rakonto kaj por tutaj ilustraĵoj apartenas al la S-ro Gōshō Aoyama 青山剛昌
kaj al la eldonejoj rajtigitaj per li, precipe al la K.K. Shōgakukan 株式会社 小学館 Tokio/Japanio.
Tiu paĝo videblas korekte nur se la literfontoj por la japana, ĉina, taja, araba, ktp. skriboj estas instalataj.

Kelkaj eldonoj de poŝlibroj pri "Majstrodetektivo Konan" en diversaj lingvoj:

名探偵コナン
(Meitantei Konan)
japana/Japanio (la originalo)
© Shōgakukan Inc.
Tokio 1994.07
名偵探柯南
(Míngzhēntàn Kēnán)
mandarin-ĉina/Tajvano
© Qingwén Youxiàn Gongsi
Tajpeo 1995.06
名探偵柯南
(Mìngtaamjìng Ònàam)
kantona/Honkongo
© Edko Publishing Ltd.
Honkongo 1995.11
명탐정코난
(Myŏngt'amjŏng K'onan)
korea/Sudkoreio
© (Chu) Sŏul Munhoasa
Seulo 1996.12

DETECTIVE CONAN
(Détective Conan)
franca/Francio
© Kana-D.B. (Dargaud-Lombard s.a.)
Francio 1997
DETEKTIV CONAN
(Detektiv Conan)
germana/Germanio
© Egmont Manga & Anime GmbH
Berlino 2001
名侦探柯南
(Míngzhēntàn Kēnán)
mandarin-ĉina/Ĉinio
© Changchun Publishing House
Changchun 2002
DETECTIVE CONAN
(Detective Conan)
itala-2/Italio
© Kabuki Publishing
Italio 2002

CASE CLOSED
(Case Closed)
angla/Usono
© VIZ, LLC
San-Francisko 2004
ยอดนักสืบจิ๋ว โคนัน
(Yəd-Nagksüüb-Djiu Khoonan)
taja/Tajlando
© Vibulkij Comics
Bankoko 2004
DETECTIVE CONAN
(Detective Conan Vol.1, Vol.2)
hispana-3/Hispanio
© Editorial Planeta DeAgostini
Barcelono 2004
MÄSTERDETEKTIVEN CONAN
(Mästerdetektiven Conan)
sveda/Svedio
© Egmont Kärnan AB
Svedio 2004

keine Abbildung
vorhanden
DETEKTIF CONAN
(Detektif Conan)
indonezia/Indonezio
© Elex Media Komputindo
Ĵakarto
SALAPOLIISI CONAN
(Salapoliisi Conan)
finna/Finnlando
© Egmont Kustannus Oy Ab
Tampere 2004
DETECTIU CONAN
(Detectiu Conan Vol.1, 1-8)
kataluna/Hispanio
© Editorial Planeta DeAgostini
Barcelono 2004
DETECTIVE CONAN
(Detective Conan)
itala-3/Italio
© Edizioni Star Comics
Italio 2005


Majstrodetektivo Conan en diversaj lingvoj: Lingvaj indikoj
japana: 名探偵コナン (Meitantei Konan) mei = nomo (=fama), tan = serĉi, tei = rekonoski, tantei = detektivo
korea: 명탐정코난 (Myŏngt'amjŏng K'onan) myŏng = nomo, t'am = serĉi, jŏng = rekonoski, t'amjŏng = detektivo
kantona: 名偵探柯南 (Mìngjìngtaam Ònàam) mìng = nomo, jìng = rekonoski, taam = serĉi, jìngtaam = detektivo
mandarina: 名偵探柯南 (Míngzhēntàn Kēnán) míng = nomo, zhēn = rekonoski, tàn = serĉi, zhēntàn = detektivo
franca: Détective Conan 
germana: Detektiv Conan Detektiv = detektivo
itala: Detective Conan 
angla/Usono: Case Closedcase = krima kazo, closed = finita
taja: ยอดนักสืบจิ๋ว โคนัน (Yəd-Nagksüüb-Djiu Khoonan) yəd = superstara, nagksüüb = detektivo, djiu = malgranda
hispana: Detective Conan 
finna: Salapoliisi Conan sala = sekreta, poliisi = policano, salapoliisi = sekretpolicano aŭ detektivo
sveda: Mästerdetektiven Conan mäster = majstro, mästerdetektiv = majstrodetektivo, -en = la
indonezia: Detektif Conan 
vjetnama: Thám tử lừng danh Conan thám tử = detektivo, lừng danh = fama
kataluna: Detectiu Conan  
dana:  Mesterdetektiven Conan mester = majstro, mesterdetektiv = majstrodetektivo, -en = la
araba:  المحقق كونان   (Al Muћaqqiq Kunan) al = la, muћaqqiq = esplorjuĝisto aŭ detektivo
tagaloga:  Detective Conan 
hebrea:  הבלש קונן   (Ha-Balash Konan) ha = la, balash = detektivo
minnana:  Miâ-thàm-cheng Konan miâ = nomo, thàm = serĉi, cheng = rekonoski, thàm-cheng = detektivo
pola:  Detektyw Conan 
rusa:  Детектив Конан (Detektiv Konan)  
hindia:  केस क्लोस्ड (kēsa klōsḍa) Case Closed (vidu: angla/Usono)
hungara:  Conan, a detektíva = la, detektív = detektivo
latina:  Investigator Conaninvestigare = rekonoski, investigator = esploristo, detektivo
esperanta:  Majstrodetektivo Konan  
♦: Mia kolekto kontenas la poŝlibron numero 1 en tiu lingvo.
♦: Poŝlibro numero 1 en tiu lingvo jam eldoniĝis, sed mi ne havas ĝin.
Informoj pri la elparolado vidu en la paĝo pri la nomoj de la ĉefaj personoj


Speguliĝo en Hispanio kaj en Tajlando

En la eldonoj en Hispanio kaj en Tajlando bedaŭre la malmoderniĝinta metodo de speguliĝo estas uzita, tio signifas ke la tuta verko estas spegulite presita ! La "avantaĝo" de tiu metodo estas ke tiele la japana leg-sinsekvo estas transigita en la "normalan" leg-sinsekvon de maldekstre dekstren (kaj la japana maldekstraflanka trafiko en la ĉi-tie kutiman dekstraflankan trafikon). La malavantaĝo de tiu metodo estas ke ĉiu MALDEKSTRULO iĝas DEKSTRULO, kaj inverse - tio signifas, ke kun speguliĝo Konan estas maldekstrulo !! Okaze de infana mangao kiel ekz. "Sailor Moon" tiu diferenco ne frapas la atenton, sed okaze de detektiva mangao vere gravas, ĉar en tiuspecaj rakontoj kelkfoje la solvo de la kazo dependas de la maldekstruleco.

Por la japanoj, ĉinoj, araboj kaj israelanoj la "retro"-legado ĉiuokaze estas la kutima legmaniero. Kaj krom en la taja kaj la hispana, en tutaj aliaj eldonoj de Majstrodetektivo Konan konataj al mi, la legantoj estas konsiderataj sufiĉe inteligentaj, ke ili povu adapti sin al la japana leg-sinsekvo.

Problemoj de la tradukado

Speciala traduka problemo estas la onomatopeaj vortoj, kiuj abundas en la japana kaj raras en la eŭropaj lingvoj. Tiuj vortoj aperas en la mangao tipe desegnitaj direkte en la bildoj. La franca solvo de la problemo plaĉas plejmulte al mi: tie franca traduko estas desegnita apud la originale lasita Katakana skribo. La plej malagrabla solvo mi trovis en la germana eldono: tie la japana originalo estas tute forviŝita kaj substituita per nekomprenebla kaj neadekvata "traduko". Tio vidiĝas jam en la unua bildo de la unua volumo: en la japana originalo estas skribita "goro-goro-goro", kiu signifas la sonon de malproksima tondrado. En la franca eldono la legantoj konantaj Katakanaon povas legi la originalan sonon, kaj la aliaj legantoj povas legi la francan tradukon "groo-groo" - almenaŭ boneta provo. En la germana eldono ne videblas la originalan sonon kaj estas skribita "zarang-zarang" ! Kio do estas "zarang" ?? Intertempe junulo informis min, ke "zarang" eble signifas fulmo en iu junula lingvo (?) nekonata al mi, sed ankaŭ fulmo klare ne egalas al malproksima tondro kaj donas tro danĝeran impreson al tiu sceno. Mi pli ŝatus se la germanaj tradukistoj skribus la originalajn japanajn onomatopeojn en latina skribo, se germana traduko ne ekzistas kaj se oni volas forviŝi la originalan Katakanaan skribon. Cetere la finnoj ne tradukis la japanan eldonon, sed la germanan eldonon (kion ili sincere skribis en la pres-indikaĵoj), sed kiel la francoj ili lasis la originalajn onomatopeojn en Katakana kaj aldonis de tempo al tempo finnan tradukon. Ekzemplodona!

Eldona pelmelo en Italio kaj en Hispanio

En Italio la serio "Detective Conan" aperis unue ĉe la eldonejo "Comic Art" en la formato proks. 115x171mm kaj sen ŝirmkovrilo (itala-1), enhavanta nur ĉirkaŭ 7 "dosieroj" po volumo - la japanaj originalaj poŝlibroj enhavas 10-11 "dosierojn" po volumo. Tiu "maldika serio" ĉesiĝis post volumo 22, kiu konformas proksimume al 14,7 originalaj volumoj. Poste "Kabuki Publishing" (itala-2) en 2003 eldonis novan volumon 1, tiufoje kun la originala amplekso kaj en la formato 116x175mm kiel poŝlibro kun ekstra ŝirmkovrilo, sed poste, laŭ mia scio, Kabuki ne eldonis plu alian volumon de Majstrodetektivo Konan. Je la fino de 2004 la eldonejo "Star Comics" ekokupis sin pri tion (itala-3) kaj komencis eldoni Majstrodetektivon Konan regule, ĉifoje en la formato 116x176mm kaj sen ĉirmkovrilo, ekde volumo 1, tiel ke nun ekzistas tri malsamaj eldonoj de la volumo 1 - de tri diferencaj eldonejoj. Ĝis novembro 2010 jam 65 volumoj estis aĉeteblaj, ĉiuj en la originala amplekso, kaj kontinuas ...

En Hispanio la eldonejo "Planeta DeAgostini" aperigis la serion "Detective Conan" unue kiel volumoj kun originala amplekso (hispana-1) en la formato 112x177mm kaj sen ŝirmkovrilo, sed tiu eldono ĉesis kun volumo 13. Poste la pliaj volumoj aperis kiel serio "Vol.2" en pli granda formato 147x210mm (hispana-2), sed kun nur duona amplekso tiel ke la volumo 1 + volumo 2 de la serio "Vol.2" kune konformas al la originala volumo 14. La lastaj "duondikaj" volumoj de la serio "Vol.2" estis volumo 31 + volumo 32, kiuj konformas al la originala volumo 29. Poste la eldonejo rekomencis kun volumoj en originala amplekso tiel ke la volumo 33 de la serio "Vol.2" konformas al la originala volumo 30, la volumo 34 konformas al la originala volumo 31, ktp. Krome la unuaj 13 volumoj ankaŭ aperis en tiu pli granda formato kiel serio "Vol.1" (hispana-3), kaj nun la hispanaj legantoj legeblas la serion pri Majstrodetektivo Konan en uniforma formato, sed kun variantaj dikecoj. La serio "Vol.2" estas daŭrigata kaj ĝis novembro 2010 jam aperis volumo 68 de la serio "Vol.2", kiu konformas al la volumo 65 de la originala serio.

Ankaŭ en Hispanio, sed en kataluna lingvo, aperis la serio ekde oktobro 2004 ĉe la sama eldonejo kiel "Detectiu Conan". Ĝis julio 2008 jam la unuaj 8 volumoj de la "edicio Vol.1" aperiĝis, kiam la eldono denove finiĝis. Cetere, aparteco de la kataluna eldono estas, ke tutaj volumoj havas titolon: volumo 1: "L'origen de Conan Edogawa", volumo 2: "La mansió embruixada", volumo 3: "El misteri de l'habitació tancada", volumo 4: "Tot desxifrant l'endevinalla", volumo 5: "La primera víctima", volumo 6: "La veritat rere la màscara", volumo 7: "El secret d'un nom", volumo 8: "Sota la màscara".

Diverslingvaj eldonoj   Teksta ekzemplo   Nomoj de la ĉefaj personoj   Pliaj libroj, filmoj, kaj artikloj

Majstrodetektivo Konan
AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

Lingvo:   deutsch Esperanto ,   reen al la paĝo pri Majstrodetektivo Konan
© Elmar Dünßer [Djunser], Germanio