deutsch Esperanto    

Komparu de la internaciaj eldonoj
de la mangao "Majstrodetektivo Konan"
=== Neoficiala amator-retejo ===

Diverslingvaj eldonoj de "Majstrodetektivo Konan"
Diverslingva teksta ekzemplo el "Majstrodetektivo Konan"
La nomoj de la ĉefaj personoj en pluraj lingvoj
Pliaj libroj kaj filmoj pri "Majstrodetektivo Konan", kaj artikloj

Bonvolu noti: Tio estas ne-komerca amator-retejo.
La kopirajto por "Majstrodetektivo Konan", kaj por la rakonto kaj por tutaj ilustraĵoj apartenas al S-ro Gōshō Aoyama 青山剛昌
kaj al la eldonejoj rajtigitaj per li, precipe al K.K. Shōgakukan 株式会社 小学館 Tokio/Japanio.
Tiu paĝo videblas korekte nur se la literfontoj por la japana kaj ĉina skriboj estas instalataj.

Foto de la unua "Majstrodetektivo-Konan-Centro" en la mondo:

Malgranda statuo de Konan sur la "Konan-ponto" en Hokueichô, la hejmurbo de la mangaa autoro, en la malantaŭo oni povas
vidi kolorplenan vendejeton, kie ĝis 2007 vendiĝis ekskluzive amatorajn artiklojn pri Majstrodetektivo Konan.
En marto 2007 proks. 500 metroj for tiu ponto malfermis la muzeo "Gosho Aoyama Manga Factory", kie ekde tiam tiuj artikloj vendiĝas.



Majstrodetektivo Konan - Speciala Eldono:

Suplemente al ĝis nun menciita "standarda serio" pri Konan verkita de majstro Gōshō Aoyama mem, ankaŭ "speciala serio" (jap: "Tokubetsuhen" bzw. "Special Version", en Germanio: "Short Stories") ekzistas kun suplementaj aventuroj de la malgranda heroo, kies rakontoj estas elpensita de la majstro mem, sed kiuj estas desegnitaj de siaj asistantoj. Jam kelkaj asistantoj kontribuis al tiu speciala serio, nome Ei-iĉi Jamagiŝi [jap: Yamagishi Eiichi], Jutaka Abe [jap: Abe Yutaka], Denĝirō Maru [jap: Maru Denjirō], Kazuhiro Kubota [jap: Kubota Kazuhiro], Masaru Ōta [jap: Ōta Masaru] - la lasta foje sole, kaj foje kune kun la "detektivoj de Ekoda", sub kiu nomo verŝajne kelkaj junaj desegnistoj kaŝas sin.

Kelkaj eldonoj de "Majstrodetektivo Konan - Speciala Serio" el diversaj lingvoj:
名探偵コナン - 特別編
(Meitantei Konan - Tokubetsuhen)
japana/Japanio (la originalo)
Shōgakukan Inc.
Tokio 1997.02
名偵探柯南 - 特别篇
(Mìngjìngtaam Ònàam - Datbitpìn)
kantona/Honkongo
VIZ Communication China
Honkongo 1999
名侦探柯南 - 特别篇
(Míngzhēntàn Kēnán - Tèbiépiān)
mandarina/Ĉinio
Changchun Publishing House
Changchun 2002
Detektiv Conan - Short Stories

germana/Germanio
Egmont Manga & Anime GmbH
Berlino 2005

Animea serio pri Majstrodetektivo Konan por la infana televido:

Ekzistas ankaŭ animaciita versio resp. "Animea Versio" pri Majstrodetektivo Konan kun jam pli ol 200 daŭrigoj - sed tiu filmigo estas adaptita al infana publiko kaj enhavas la dialogojn nur en mallongigita formo, kaj parte la agado estas simpligita. Tiu televida serio ludis jam en multaj landoj en la programo por infanoj kiel ekz. en Germanio. Mi opinias ke la originala mangao por legi estas pli ekscita kaj pli interesa ol la televida versio.

Kinejaj filmoj pri Majstrodetektivo Konan:

Interesaj estas ankaŭ la ĉiujare en Aprilo kineje aperantaj longaj animaciitaj filmoj pri Majstrodetektivo Konan kun pokaze unu kompleta memstara aventuro. La tri unuaj filmoj estis aĉeteblaj ĉiufoje ses monatoj post la prezentado en la kinejoj kiel Laserdisko (LD), ekde la kvara filmo kiel DVD (la unuaj tri filmoj aperis 2001 sur DVD poste). Mi ne konsideras ĉi-tie VHS-eldonojn kaj VCD-eldonojn.

Kinejaj filmoj pri Konan:
#japana titoloesperanta traduko de la japana titoloangla titolo jaroLDDVD
1. 時計じかけの摩天楼
Tokei-jikake no matenrō
Horloĝ-mekanismo en la ĉielskrapuloTimebomb in a Skyscraper 199795 min
1997.11
99 min
2001.03
2. 14番目の標的
14-banme no tāgetto
La 14-a celoThe 14th Target 199899 min
1998.12
99 min
2001.03
3. 世紀末の魔術師
Seikimatsu no majutsushi
La sorĉero de la jarcenta finoThe Last Wizard of the Century 1999100 min
1999.12
100 min
2001.03
4. 瞳の中の暗殺者
Hitomi no naka no ansatsusha
La murdisto en la pupiloCaptured In Her Eyes 2000-100 min
2001.01
5. 天国へのカウントダウン
Tengoku e no kauntodaun
Retronombrado al ĉieloCount Down to Heaven 2001-100 min
2001.12
6. ベイカー街の亡霊
Beikā-sutorīto no bōrei
La fantomo en la Baker stratoThe Phantom of Baker Street 2002-107 min
2002.12
7. 迷宮の十字路
Meikyū no kurosurōdo
Krucvojo en la labirintoCrossroad in the Ancient Capital
2003-107 min
2003.12
8. 銀翼の奇術師
Gin'yoku no majishan
La magiisto kun arĝentaj flugilojMagician of the Silver Sky 2004-107 min
2004.12
9. 水平線上の陰謀
Suiheisenjō no sutoratejī
Malbonfaraj intencoj sur la maro
(laŭvorte: ... super la akva horizonto)
Strategy Above the Depths 2005-108 min
2005.12
10. 探偵達の鎮魂歌
Tantei-tachi no rekuiemu
Rekviemo de la detektivojRequiem of the Detectives 2006-111 min
2006.12
11. 紺碧の棺
Konpeki no Jorī-Rojā
La ĉerko/piratflago en la profunda bluoJolly Roger in the Deep Azure 2007-107 min
2007.11
12.戦慄の楽譜
Senritsu no furusukoa
Komponaĵo de hororoFull Score of Fear 2008-115 min
2008.12
13.漆黒の追跡者
Shikkoku no chēsā
Der nachtschwarze JägerThe Raven Chaser 2009-107 min
2009.12
14.天空の難破船
Tenkū no rosuto shippu
Das verlorene Schiff im HimmelThe Lost Ship in the Sky 2010-? min
?

Multaj de la supremenciitaj titoloj enhavas "vortludon", kiu troviĝas ofte en japanaj mangaoj: certaj japanaj vortoj skribiĝas japane, sed laŭvole de la aŭtoro oni devas legi ilin "anglojapane", kio estas klarigita per apudmetitaj malgrandaj "Furigana"-literoj en la japana titolo.

Ekzemploj el la supra filmtitolo-listo:
#en la japana titolo
skribata estas:
tiel oni povus legi
legi japane:
sed kutime oni legas
tion ĉinojapane:
sed: laŭvole de la aŭtoro
oni devas legi tion
anglojapane:
de la angla:la signifo ĉi-tie:
2.標的 shirushi-matohyōteki tāgettotargetcelo
6.ベイカー街 beikā-machibeikā-gai beikā-sutorītoBaker StreetBakisto-strato
7.十字路too-aza-jijūjiro kurosurōdocrossroadkrucvojo
8.奇術師kushiki-sube-SHIkijutsushi majishanmagicianmagiisto
9.陰謀kage-hakarigotoinbō sutoratejīstrategymalbonfara intenco
10.鎮魂歌 tamashizume-utachinkonka rekuiemurequiemrekviemo
11.棺 (=ĉerko)hitsugi (=ĉerko)kan (=ĉerko) Jorī-Rojā (?!)Jolly Rogerpiratflago
12.楽譜tanoshii-FUgakufu furusukoafull scorekomponaĵo
13.追跡者ou-ato-monotsuisekisha chēsāchaserāasanto
14.難破船muzukashii-yaburu-funenanpasen rosuto shippulost shipperdita ŝipo


Poŝtmarkoj kun Majstrodetektivo Konan:

En Japanio aperis belegaj poŝtmarkaj blokoj po dek 80-jenoj-poŝtmarkoj por kolektistoj,
tiuj blokoj videblas en la retejo de la Japana Poŝto 日本郵便 "Nihonyuubin" (JP):

Retligo:   Konan-poŝtmarkbloko 2006
Retligo:   Konan-poŝtmarkbloko 2009


Pliaj libroj pri Majstrodetektivo Konan:

En Japanio ekzistas ankaŭ multaj veraj "Majstrodetektivo-Konan-bonaĵoj" kiel ekz. filmo-komiksoj - poŝlibroj pri la Konan-filmoj, en kiuj oni povas vidi la tutan filmon plenkolore en mangaa stilo kun tutaj dialogoj de la filmo enigitaj en la bildojn ene de bobeloj. Por ke oni povu ĝui la filmon kiel libro - kaj en kazo de bezono oni povas legi kaj pripensi ĉiun vorton el la filmo. Cetere en Japanio ankaŭ parto de la televida serio eldoniĝis en tiu formo, kun tri televidaj daŭrigoj po volumo.

El la granda aro de pliaj libroj pri Konan mi povas mencii ĉi-tie nur kelkajn ekzemplojn: en Japanio ekzistas ankaŭ la tielnomitajn "SDB" resp. "Super Digest Books" [bonegaj digestaj libroj] kun resumaj informoj pri la mangao Majstrodetektivo Konan (ĝis nun aperis kvar volumoj: "10+", "20+", "30+", "40+"),
kaj la libron "Conan - The Movie, Perfect Guide" [Konan - la filmo, perfekta gvidilo] en la formato 210x257mm, en kiu la kinejaj filmoj pri Konan estas prezentataj plenkolore, kaj kie legeblas intervjuojn kun la aktoroj, kiuj donis siajn voĉojn al la komiksaj personoj en la animacia filmoj, kaj kie videblas siajn fotojn. (eldonita 2001, ISBN4-09-101802-5, la kopirajto-indiko tekstas: Aoyama Gōshō / Shōgakukan, Yomiuri TV, Polydor, Shōgakukan Productions, Tōhō, TMS).

Legante la libron "Conan - The Movie, Perfect Guide" mi komprenis, ke la japana filma voĉo de la inspektoro Ŭataru Takagi (kaj ankaŭ la voĉo de Genta) nomiĝas mem ankaŭ Ŭataru Takagi ! Kaj je mia surprizo mi legis tie, ke la japanaj filmaj voĉoj de Konan kaj de Micuhiko estas aktorinoj - kio mi ne rimarkis ĝis tiam ... la japana voĉo de Micuhiko nomiĝas Ikue Ōtani, kaj la voĉo de Konan estas neniu alia ol la kantistino Minami Takayama de "Two-Mix", kiu scenis jam en ekscita Konan-aventuro en la mangaa volumo 15 - kiel ŝi mem !


Kaj en majo 2005 Gōshō Aoyama kaj ŝi en la reala vivo vere geedziĝis - bedaŭrinde la feliĉo ne daŭris longe: jam en decembro 2007 sekvis la divorco. Esperu ni ke malgraŭ tio feliĉa finiĝo venu por Ŝin-iĉi kaj Ran - almenaŭ iam ajn ...

Diverslingvaj eldonoj   Teksta ekzemplo   Nomoj de la ĉefaj personoj   Pliaj libroj, filmoj, kaj artikloj

Majstrodetektivo Konan
AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

Lingvo:   deutsch Esperanto ,   reen al la paĝo pri Majstrodetektivo Konan
© Elmar Dünßer [Djunser], Deutschland