deutsch Esperanto    
Majstrodetektivo Konan
Neoficiala amator-retejo
Majstrodetektivo Konan - mangao iras tra la mondo

Bonvolu noti: Tio estas ne-komerca amator-retejo.
La kopirajto por "Majstrodetektivo Konan", kaj por la rakonto kaj por tutaj ilustraĵoj apartenas al la S-ro Gōshō Aoyama 青山剛昌
kaj al la eldonejoj rajtigitaj per li, precipe al la K.K. Shōgakukan 株式会社 小学館 Tokio/Japanio.
"Mangao" estas la japana vorto por desegnitaj komiksoj, animaciaj filmoj ne nomiĝas mangao, sed "animeo".

Ekde 1988 la mangaoj desegnitaj de Gōshō Aoyama [Gōŝō Aojama] aperas en la bone konata japana mangaa magazeno "Shōnen Sunday". Unue li konatiĝis pro la rakonto de malgranda samurajo, tiu serio nomiĝis "Yaiba". Poste li komencis desegni la mangaan serion "Meitantei Konan" ["mejtantej" = majstrodetektivo], kiu iĝis mondsukceso. Tiu serio aperas ĝis nun regule, ĉiu semajno proksimume 16 paĝoj (= unu "dosiero"), kaj ekde julio 1994 proksimume ĉiun 11-an semajnon tiuj dosieroj aperas kune kiel poŝlibro, kaj la rakonto de Majstrodetektivo Konan ankoraŭ ne atingis sian finon ... ĝis oktobro 2011 aperis en Japanio 73 poŝlibraj volumoj.

Komparu de la internaciaj eldonoj de la mangao "Majstrodetektivo Konan"
Diverslingvaj eldonoj de "Majstrodetektivo Konan"
Diverslingva teksta ekzemplo el "Majstrodetektivo Konan"
La nomoj de la ĉefaj personoj en pluraj lingvoj
Pliaj libroj kaj filmoj pri "Majstrodetektivo Konan", kaj artikloj



"Majstrodetektivo Konan" spite al la minjona aspekto de la malgranda heroo Konan estas ekscita detektiva romano kun kompleksa kadra rakonto, kiu montras parte fantaziajn trajtojn (kiel la ŝrumpado de homo per mistera veneno), sed ene de la kadra rakonto okazas sufiĉe realaj krimaj kazoj, kiuj estas malkovritaj per Konan: ĝis nun jam pli ol 200 krimaj kazoj. Ĉar plej ofte temas pri murdo aŭ aliaj perfortaĵoj, mi ne povas rekomendi tiun legaĵon al tre junaj legantoj. Aliflanke la krimo mem preskaŭ neniam montriĝas direkte, la eniro en novan kazon okazas plej ofte kun la aspekto de sangomakulita kadavro - kaj preskaŭ ĉiam la rondo de la suspektatoj povas esti restrikciita ĝis malmultaj personoj, kaj poste la dedukta intelekto de la "malgranda Sherlock Holmes" estas plene uzata ... kiu aspektas nur ekstere tiel juna sed estas "en realo" deksep-jara majstrodetektivo ŝrumpita en knabeto per enigma tokso.

Tiu detektiva mangao distingas de aliaj detektivaj romanoj per la kompleksa interplektado de pluraj agadoj: la malgranda Konan ne devas nur malkaŝi la krimojn kiel aliaj detektivoj, sed samtempe zorgi ke neniu komprenu, ke estas li, kiu malkaŝis la krimojn. Krome li devas preventi ke sia ankaŭ deksep-jara amikino Ran komprenu ke li, la malgranda Konan, en realo estas ŝia tuje malaperita amiko Ŝin-iĉi, kiun ŝi daŭre serĉas. Kaj Konan devas apogi la patron de sia amikino, mallerta detektivo, por ke li sukcesu, ankaŭ sen komprenigi lin ke estas Konan, kiu apogas lin ! Kaj suplemente Konan estas serĉanta la kriman sindikaton, kiu trinkigis al li la ŝrumpo-tokson, kaj la antitoksinon por retransformiĝi al sia granda Mi. Do multaj samtempaj taskoj por la plej malgranda homa majstrodetektivo, kiun la literaturo prezentis ĝis nun.

La japanaj originalaj dialogoj estas ampleksaj kaj defias la tradukistojn plie ol aliaj mangaoj; de tempo al tempo okazas ke la malkaŝo de krima kazo estas forte ligita al apartaĵoj de la japana skribo, lingvo aŭ kulturo, kaj la tradukistoj povas nur nekomplete transigi la logikon al alia lingvo. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj tiu mangao estas sukcesego en tuta orienta Azio ekde multaj jaroj kaj estas nun konkeranta ankaŭ Eŭropon, Amerikon kaj Aŭstralion.

Majstrodetektivo Konan

visitintoj:       Majstrodetektivo Konan - mangao iras tra la mondo

AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

Lingvo:   deutsch Esperanto ,   al la hejmpaĝo
© 2005-2011 Elmar Dünßer [Djunser], Germanio