deutsch
日本語
Esperanto
|
| Majstrodetektivo Konan |
| Bonvolu noti:
Tio estas ne-komerca amator-retejo. La kopirajto por "Majstrodetektivo Konan", kaj por la rakonto kaj por tutaj ilustraĵoj apartenas al S-ro Gōshō Aoyama 青山剛昌 kaj al la eldonejoj rajtigitaj per li, precipe al K.K. Shōgakukan 株式会社 小学館 Tokio/Japanio. |
La heroo de tiu rakonto estas la 17-jara japana "gimnaziolernanto-majstrodetektivo" Ŝin-iĉi Kudō [jap: Kudō Shin'ichi],
en sia ŝrumpita infana formo li nomiĝas Konan Edogaŭa [jap: Edogawa Konan] -
kaj li portas okulvitrojn por ke neniu rekonu lin (tiu metodo jam aliloke iam okazis ;-)
Lia amikino Ran Mōri [jap: Mōri Ran] kaj sia patro,
la mallerta detektivo Kogorō Mōri [jap: Mōri Kogorō],
kaj la inventisto doktoro Hiroŝi Agasa [jap: Agasa Hiroshi], amiko de Ŝin-iĉi resp. Konan,
estas post li la plej gravaj personoj de la tuta agado. Krome Konan amikiĝas kun tri gesamklasanoj en la elementa lernejo:
Ajumi Joŝida [jap: Yoshida Ayumi], Genta Koĝima [jap: Kojima Genta] kaj
Micuhiko Cuburaja [jap: Tsuburaya Mitsuhiko].
Poste (ekde volumo 18) la mistera Aj Hajbara [jap: Haibara Ai] kuneiĝas al ili.
Ekde la komenco ĉeestas ankaŭ la diligenta ĉef-inspektoro Ĝūzō Megure [jap: Megure Jūzō] kaj la du
ĝisostaj malbonuloj kun la kaŝnomoj Ĝino [jap: Jin] kaj Vodko [jap: Vokka].
(La horizontala streketo sur kelkaj vokaloj indikas longan elparoladon.)
Iom post iom la nombro de la daŭre reaperantaj personoj kreskas:
la gepatroj de Ŝin-iĉi: Jūsaku Kudō [jap: Kudō Yūsaku] kaj Jukiko Kudō [jap; Kudō Yukiko],
la patrino de Ran: Eri Kisaki [jap: Kisaki Eri], la amikino de Ran: Sonoko Suzuki [jap. Suzuki Sonoko],
la amiko de Ŝin-iĉi: Heiĝi Hattori [jap. Hattori Heiji] kaj sia amikino Kazuha Tojama [jap: Tōyama Kazuha],
la mistera majstroŝtelisto Kaitō Kid [jap: Kaitō Kiddo], la geinspektoroj Ŭataru Takagi [jap: Takagi Wataru],
Miŭako Satō [jap. Satō Miwako] kaj Ninzaburō Ŝiratori [jap: Shiratori Ninzaburō], ktp.
Iliaj nomoj estis neŝanĝite transprenitaj en preskaŭ tutaj tradukoj - sed bedaŭrinde ne en tutaj:
al la usonanoj (kaj al la hispanianoj, sed nur en la anime-filma versio) geherooj kun eksterlandaj nomoj sentiĝis malagrable, kaj pro tio
ili iĝis renomitaj kiel "usonanoj" - kiu aspektas tute neadekvate. Ĉar kontraŭe al ĉinoj, kiuj ofte ŝatas uzi
suplementan anglan nomon, japanoj en Japanio portas ekskluzive japanajn nomojn (nur la nomo "Konan" esceptas estante
"artista nomo"),
kaj la rakonto okazas do en Japanio. Cetere tiu renomigo okazis nur kun la ĉefaj personoj resp. geherooj, ne kun la daŭre
variantaj aliaj personoj, tio evidentigas la kaŝitan kulturan fermitkapecon:
| MANGAO / ANIMEO | MANGAO | ANIMEO (TV) | ||||
| japana: ¹ | franca: | germana: | itala: | angla/Usono: | hispana/Hispanio: | hispana: |
| Kudō Shin'ichi | Shinichi Kudo | Shinichi Kudo | Shinichi Kudo | Jimmy Kudo | Shinichi Kudo | Bobby Jackson |
| Edogawa Konan | Conan Edogawa | Conan Edogawa | Conan Edogawa | Conan Edogawa | Conan Edogawa | Conan Blazy |
| Mōri Ran | Ran Mouri | Ran Mori | Ran Mori | Rachel Moore | Ran Mouri | Claudia Guzmán |
| Mōri Kogorō | Kogoro Mouri | Kogoro Mori | Kogoro Mori | Richard Moore | Kogoro Mouri | Carlos Guzmán |
| Agasa Hakase | docteur Agasa | Professor Agasa | professore Agasa | Dr. Agasa | profesor Agasa | profesor Cardillo |
| Ayumi, Genta, Mitsuhiko |
Ayumi, Genta, Mitsuhiko | Ayumi, Genta, Mitsuhiko | Ayumi, Genta, Mitsuhiko |
Amy, George, Mitch | Ayumi, Genta, Mitsuhiko |
Jessica, Beto, Jorgito |
| Megure Keibu | inspecteur Maigret | Inspektor Megure | ispettore Megure | inspector Meguire | inspector Megure | inspector Vera |
| MANGAO / ANIMEO | ||||||
| japana: ¹ | korea: ¹ | ĉina: ¹, ² | mandarin-ĉina: ¹, ² | kanton-ĉina: ¹, ² | ||
| 工藤新一 | Ku-dō Shin-ichi | 쿠도 신이치 | K'u-do Shin-i-ch'i | 工藤新一 | Gōng-téng Xīn-yī | Gùng-tàng Sàn-yāt |
| 江戸川コナン | E-do-gawa Ko-na-n | 에도가와 코난 | E-do-ga-wa K'o-nan | 江戸川柯南 | Jiāng-hù-chuān Kē-nán | Gòng-wu-chyùn Ò-nàam |
| 毛利蘭 | Mō-ri Ran | 모리 란 | Mo-ri Ran | 毛利蘭 | Máo-lì Lán | Mòu-lei Làan |
| 毛利小五郎 | Mō-ri Ko-go-rō | 모리 코고로 | Mo-ri K'o-go-ro | 毛利小五郎 | Máo-lì Xiǎo-wǔ-láng | Mòu-lei Síu-ńg-lòng |
| 阿笠博士 | A-gasa Haka-se | 아가사 박사 | A-ga-sa Bak-sa | 阿笠博士 | Ā-lì Bó-shì | A-lāp Bok-si |
| 歩美, 元太, 光彦 | Ayu-mi, Gen-ta, Mitsu-hiko |
아유미, 겐타, 미츠히코 | A-yu-mi, Gen-t'a, Mi-ch'ŭ-hi-k'o |
歩美, 元太, 光彦 |
Bù-měi, Yuán-tài, Guāng-yàn |
Bou-méi, Yùn-taai, Gwòng-yin |
| 目暮警部 | Me-gure Kei-bu |
메구레 경관 | Me-gu-re Gyǒng-gwan |
目暮警部 目暮警官 |
Mù-mù Jǐng-bù (China) Mù-mù Jǐng-guān (Taiwan) |
Muk-mou Gíng-gùn (Hongkong) |
| MANGAO / ANIMEO | |||||
| japana: ¹ | taja: ¹ | vjetnama: | sveda: | finna: | |
| Kudō Shin'ichi | คุโด้ ชินอิจิ | Kudō Chin-idji | Shinichi Kuno | Shinichi Kudo | Shinichi Kudo |
| Edogawa Konan | เอโดกาว่า โคนัน | Ēdōgāwā Khōnan | Conan Edogawa | Conan Edogawa | Conan Edogawa |
| Mōri Ran | โมริ รัน | Mōri Ran | Ran Mori | Ran Mori | Ran Mori |
| Mōri Kogorō | โมริ โคโกโร่ | Mōri Kōgōrō | Kogoro Mori | Kogoro Mori | Kogoro Mori |
| Agasa Hakase | ดร. อากาซะ | Dr. Āgāsa | Tiến sĩ Agasa | Doktor Agasa | Professori Agasa |
| Ayumi, Genta, Mitsuhiko |
อายูมิ, เกนตะ, มิตซึฮิโกะ |
Āyūmi, Gēnta, Mitchühiko | Ayumi, Genta, Mitsuhiko |
Ayumi, Genta, Mitsuhiko | Ayumi, Genta, Mitsuhiko |
| Megure Keibu | สารวัตร เมงูเระ | Sārwadr Mēgūre | Thanh tra Megun | Kommissarie Megure | Komisario Megure |
La vorto "majstrodetektivo" konformas al "mei-tan-tei" en la originala japana titolo, skribita
名探偵. La unua simbolo 名 "mei" signifas "nomo" kaj "nomhavanta" resp. "fama", kaj la
aliaj du simboloj 探偵 "tan-tei" signifas "serĉi - rekonoski", tiu kombino estas en Japanio
kaj en Ĉinio la vorto por "detektivo".
Pro tio "majstrodetektivo" estas pli korekta traduko por "meitantei" ol simple "detektivo".
La ĉina, korea, vjetnama, taja kaj sveda tradukoj konsideras tiun nuancon:
ĉina: míng-zhēn-tàn resp. mìng-taam-jìng,
korea: myŏng-t'am-jŏng,
vjetnama: thám tử lừng danh,
taja: yəd-nagksüüb-djəo,
sveda: mästerdetektiv.
Rimarkinde ĉe la vorto "detektivo" estas ke en la japana kaj en la korea (kaj en kelkaj ĉinaj lingvoj,
iame ankaŭ en la vjetnama) oni uzas la du simboloj en la sama sinsekvo
探偵 (jap. "tan-tei" = kor. 탐정 "t'am-jŏng" = vietn. "thám tử")
kun la "tan-vorto" antaŭe, kontraŭe al la mandarin-ĉina sinsekvo
"rekonoski - serĉi", do 偵探 en tradicia skribo resp. 侦探 en simpligita skribo
(ambaŭ legiĝas "zhēn-tàn" en la mandarina, kaj "jìng-taam" en la kantona)
kun la "tan-vorto" poste.
Kurioza afero estas la kantonaj eldonoj en Honkongo, ĉar en la kovrilo de la normala eldono de "Majstrodetektivo Konan" la
"japana" simbol-sinsekvo estas uzita, do kantona 探偵 "taam-jìng", sed en la kovrilo de la
speciala eldono troviĝas la pli kutiman ĉinan sinsekvon 偵探 "jìng-taam".
Ankaŭ en la originala mangao tiu en la japana lingvo nekutima inversio aperas kiel ŝerca aludo - kiel nomo
de la lernejo de Ŝin-iĉi, la "Tei-tan"-gimnazio, kaŝita en skribo kun aliaj simboloj. La franca eldono
imitas tiun ŝercon kaj nomas la lernejon de Ŝin-iĉi "lycée Tivedétec"
(derivita de "détec-tive").
Pri la titolo "inspektoro" en la mandarina mi volas rimarki ke en Ĉinio oni uzas kiel en Japanio 警部
(= jap. "kei-bu" = mandarin "jǐng-bù"), sed
en Tajvano, Honkongo kaj Koreio oni uzas la similan 警官 kun alia dua simbolo:
| Lingvo: |
deutsch
日本語
Esperanto ,
reen al la paĝo pri la Majstrodetektivo Konan
|